James Francis Stephens

James Francis STEPHENS, naskita la 16-an de septembro 1792 en Londono, mortinta samloke la 22-an de decembro 1852, estis angla biologo kaj taksonomisto.

Stephens de 1807 al 1845 laboris en la brita admiralejo. En sia libera tempo li asistis al William Elford Leach pri ordigo de la insekta kolekto de la Brita Muzeo. En 1818 li estis dumtempe liberigita de sia deĵoro por labori ĉe la muzeo.

Stephens kunigis grandan kolekton da insektaj specimenoj, kiun post lia pensiiĝo aĉetis la Brita Muzeo.

En 1833 Stephens estis inter la fondintoj de la Entomologia Societo de Londono, iĝonta Reĝa Entomologia Societo de Londono. En 1837 kaj 1838 li estis ĝia prezidanto.

En 1829 li publikigis verkon "sistema katalogo de britaj insektoj aj formado de gvidilo al ilia klasado".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy